Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ACTS
Prev Up Next
Chapter 16
Acts Esperant 16:1  Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.
Acts Esperant 16:2  Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.
Acts Esperant 16:3  Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko.
Acts Esperant 16:4  Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.
Acts Esperant 16:5  Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.
Acts Esperant 16:6  Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
Acts Esperant 16:7  kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;
Acts Esperant 16:8  kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.
Acts Esperant 16:9  Kaj vizio aperis al Paŭlo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.
Acts Esperant 16:10  Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.
Acts Esperant 16:11  Tial, ekŝipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis;
Acts Esperant 16:12  kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj.
Acts Esperant 16:13  Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por preĝado; kaj ni sidiĝis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj.
Acts Esperant 16:14  Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo.
Acts Esperant 16:15  Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.
Acts Esperant 16:16  Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon.
Acts Esperant 16:17  Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
Acts Esperant 16:18  Kaj tion ŝi faris dum multe da tagoj. Sed Paŭlo, ĉagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito: Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el ŝi. Kaj ĝi eliris en tiu sama horo.
Acts Esperant 16:19  Sed ŝiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Paŭlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj,
Acts Esperant 16:20  kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Ĉi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,
Acts Esperant 16:21  kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj.
Acts Esperant 16:22  Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin.
Acts Esperant 16:23  Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin;
Acts Esperant 16:24  kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.
Acts Esperant 16:25  Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin;
Acts Esperant 16:26  kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis.
Acts Esperant 16:27  Kaj la malliberejestro, vekiĝinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris.
Acts Esperant 16:28  Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie.
Acts Esperant 16:29  Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas,
Acts Esperant 16:30  kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?
Acts Esperant 16:31  Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.
Acts Esperant 16:32  Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo.
Acts Esperant 16:33  Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj.
Acts Esperant 16:34  Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj aranĝis por ili manĝotablon, kaj tre ĝojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.
Acts Esperant 16:35  Sed kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: Forliberigu tiujn homojn.
Acts Esperant 16:36  Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Paŭlo: La urbestroj ĵus sendis, por ke vi forliberiĝu; tial nun elvenu kaj foriru pace.
Acts Esperant 16:37  Sed Paŭlo diris al ili: Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin ĵetis en malliberejon; kaj ĉu ili nun elĵetas nin kaŝe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin.
Acts Esperant 16:38  Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj ĉi tiuj timis, aŭdante, ke ili estas Romanoj;
Acts Esperant 16:39  kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo.
Acts Esperant 16:40  Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.