ACTS
Chapter 8
| Acts | Esperant | 8:1 | Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro. | |
| Acts | Esperant | 8:3 | Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon. | |
| Acts | Esperant | 8:6 | Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. | |
| Acts | Esperant | 8:7 | Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. | |
| Acts | Esperant | 8:9 | Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; | |
| Acts | Esperant | 8:10 | al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio. | |
| Acts | Esperant | 8:12 | Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj. | |
| Acts | Esperant | 8:13 | Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis. | |
| Acts | Esperant | 8:14 | Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; | |
| Acts | Esperant | 8:16 | ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. | |
| Acts | Esperant | 8:18 | Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, | |
| Acts | Esperant | 8:19 | kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. | |
| Acts | Esperant | 8:20 | Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. | |
| Acts | Esperant | 8:21 | Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio. | |
| Acts | Esperant | 8:22 | Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi. | |
| Acts | Esperant | 8:23 | Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco. | |
| Acts | Esperant | 8:24 | Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis. | |
| Acts | Esperant | 8:25 | Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj. | |
| Acts | Esperant | 8:26 | Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. | |
| Acts | Esperant | 8:27 | Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi; | |
| Acts | Esperant | 8:30 | Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas? | |
| Acts | Esperant | 8:31 | Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li. | |
| Acts | Esperant | 8:32 | La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon; | |
| Acts | Esperant | 8:33 | En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero. | |
| Acts | Esperant | 8:34 | Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia? | |
| Acts | Esperant | 8:35 | Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. | |
| Acts | Esperant | 8:36 | Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi? | |
| Acts | Esperant | 8:37 | Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. | |
| Acts | Esperant | 8:38 | Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin. | |
| Acts | Esperant | 8:39 | Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante. | |