Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ACTS
Prev Up Next
Chapter 8
Acts Esperant 8:1  Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.
Acts Esperant 8:2  Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron.
Acts Esperant 8:3  Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.
Acts Esperant 8:4  Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.
Acts Esperant 8:5  Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
Acts Esperant 8:6  Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.
Acts Esperant 8:7  Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.
Acts Esperant 8:9  Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
Acts Esperant 8:10  al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
Acts Esperant 8:11  Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj.
Acts Esperant 8:12  Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj.
Acts Esperant 8:13  Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.
Acts Esperant 8:14  Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
Acts Esperant 8:15  kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
Acts Esperant 8:16  ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
Acts Esperant 8:17  Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
Acts Esperant 8:18  Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
Acts Esperant 8:19  kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
Acts Esperant 8:20  Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.
Acts Esperant 8:21  Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio.
Acts Esperant 8:22  Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.
Acts Esperant 8:23  Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco.
Acts Esperant 8:24  Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.
Acts Esperant 8:25  Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.
Acts Esperant 8:26  Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.
Acts Esperant 8:27  Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi;
Acts Esperant 8:28  tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja.
Acts Esperant 8:29  Kaj la Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro.
Acts Esperant 8:30  Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas?
Acts Esperant 8:31  Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li.
Acts Esperant 8:32  La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon;
Acts Esperant 8:33  En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.
Acts Esperant 8:34  Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia?
Acts Esperant 8:35  Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.
Acts Esperant 8:36  Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi?
Acts Esperant 8:37  Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.
Acts Esperant 8:38  Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin.
Acts Esperant 8:39  Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante.
Acts Esperant 8:40  Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.