Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ACTS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 15
Acts Esperant 15:1  Kaj iuj homoj vojaĝis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn: Se vi ne cirkumcidiĝos laŭ la moro de Moseo, vi ne povas saviĝi.
Acts Esperant 15:2  Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.
Acts Esperant 15:3  Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj.
Acts Esperant 15:4  Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili.
Acts Esperant 15:5  Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.
Acts Esperant 15:6  Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.
Acts Esperant 15:7  Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
Acts Esperant 15:8  Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
Acts Esperant 15:9  kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.
Acts Esperant 15:10  Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?
Acts Esperant 15:11  Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.
Acts Esperant 15:12  Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili.
Acts Esperant 15:13  Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, aŭskultu min;
Acts Esperant 15:14  Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.
Acts Esperant 15:15  Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:
Acts Esperant 15:16  Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitaĵojn, Kaj Mi rekonstruos ĝin;
Acts Esperant 15:17  Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,
Acts Esperant 15:19  Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio;
Acts Esperant 15:20  sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango.
Acts Esperant 15:21  Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.
Acts Esperant 15:22  Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;
Acts Esperant 15:23  kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:
Acts Esperant 15:24  Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,
Acts Esperant 15:25  ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo,
Acts Esperant 15:26  homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Acts Esperant 15:27  Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman.
Acts Esperant 15:28  Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj:
Acts Esperant 15:29  ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!
Acts Esperant 15:30  Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.
Acts Esperant 15:32  Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.
Acts Esperant 15:33  Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.
Acts Esperant 15:35  Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.
Acts Esperant 15:36  Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
Acts Esperant 15:37  Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.
Acts Esperant 15:38  Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.
Acts Esperant 15:39  Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro;
Acts Esperant 15:40  sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
Acts Esperant 15:41  Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.