Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
COLOSSIANS
1 2 3 4
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
Colo Esperant 3:1  Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.
Colo Esperant 3:3  Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio.
Colo Esperant 3:4  Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.
Colo Esperant 3:5  Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;
Colo Esperant 3:6  pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;
Colo Esperant 3:7  en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.
Colo Esperant 3:8  Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo;
Colo Esperant 3:9  ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
Colo Esperant 3:10  kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
Colo Esperant 3:11  kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.
Colo Esperant 3:12  Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
Colo Esperant 3:13  reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;
Colo Esperant 3:14  kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
Colo Esperant 3:15  Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.
Colo Esperant 3:16  La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.
Colo Esperant 3:17  Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
Colo Esperant 3:18  Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.
Colo Esperant 3:19  Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.
Colo Esperant 3:20  Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.
Colo Esperant 3:21  Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.
Colo Esperant 3:22  Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;
Colo Esperant 3:23  kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
Colo Esperant 3:24  sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.
Colo Esperant 3:25  Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.