Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
COLOSSIANS
1 2 3 4
Prev Up Next
Chapter 1
Colo Esperant 1:1  Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato,
Colo Esperant 1:2  al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose: Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.
Colo Esperant 1:3  Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi,
Colo Esperant 1:4  aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al ĉiuj sanktuloj,
Colo Esperant 1:5  pro la espero konservita por vi en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de la evangelio,
Colo Esperant 1:6  kiu venis ĝis vi, kiel ankaŭ en la tuta mondo ĝi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaŭ en vi de post tiu tago, en kiu vi aŭdis kaj eksciis la gracon de Dio laŭ la vero;
Colo Esperant 1:7  kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni,
Colo Esperant 1:8  kaj kiu ankaŭ sciigis nin pri via amo en la Spirito.
Colo Esperant 1:9  Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento,
Colo Esperant 1:10  por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al ĉia plaĉado, en ĉia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;
Colo Esperant 1:11  fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo;
Colo Esperant 1:12  dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo,
Colo Esperant 1:13  kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;
Colo Esperant 1:14  en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj;
Colo Esperant 1:15  li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;
Colo Esperant 1:16  ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li;
Colo Esperant 1:17  kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.
Colo Esperant 1:18  Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio.
Colo Esperant 1:19  Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu;
Colo Esperant 1:20  kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo.
Colo Esperant 1:21  Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis
Colo Esperant 1:22  en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li;
Colo Esperant 1:23  se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi, Paŭlo, fariĝis.
Colo Esperant 1:24  Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;
Colo Esperant 1:25  kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio,
Colo Esperant 1:26  la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj,
Colo Esperant 1:27  al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la riĉeco de la gloro de ĉi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;
Colo Esperant 1:28  kaj kiun ni anoncas, admonante ĉiun homon kaj instruante ĉiun homon en ĉia saĝo, por ke ni starigu ĉiun homon perfekta en Kristo Jesuo;
Colo Esperant 1:29  por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco.