Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EPHESIANS
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 6
Ephe Esperant 6:1  Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.
Ephe Esperant 6:2  Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),
Ephe Esperant 6:3  por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.
Ephe Esperant 6:4  Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
Ephe Esperant 6:5  Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;
Ephe Esperant 6:6  ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;
Ephe Esperant 6:7  kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;
Ephe Esperant 6:8  sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.
Ephe Esperant 6:9  Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado.
Ephe Esperant 6:10  Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
Ephe Esperant 6:11  Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo.
Ephe Esperant 6:12  Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.
Ephe Esperant 6:13  Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.
Ephe Esperant 6:14  Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,
Ephe Esperant 6:15  kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco;
Ephe Esperant 6:16  super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.
Ephe Esperant 6:17  Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;
Ephe Esperant 6:18  per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj,
Ephe Esperant 6:19  kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio,
Ephe Esperant 6:20  pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.
Ephe Esperant 6:21  Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,
Ephe Esperant 6:22  kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.
Ephe Esperant 6:23  Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
Ephe Esperant 6:24  Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.