Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
GALATIANS
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 1
Gala Esperant 1:1  Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),
Gala Esperant 1:2  kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:
Gala Esperant 1:3  Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
Gala Esperant 1:4  kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro;
Gala Esperant 1:5  al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
Gala Esperant 1:6  Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;
Gala Esperant 1:7  kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.
Gala Esperant 1:8  Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.
Gala Esperant 1:9  Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.
Gala Esperant 1:10  Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.
Gala Esperant 1:11  Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo.
Gala Esperant 1:12  Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo.
Gala Esperant 1:13  Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis;
Gala Esperant 1:14  kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.
Gala Esperant 1:15  Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,
Gala Esperant 1:16  por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango,
Gala Esperant 1:17  kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.
Gala Esperant 1:18  Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.
Gala Esperant 1:19  Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.
Gala Esperant 1:20  Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas.
Gala Esperant 1:21  Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.
Gala Esperant 1:22  Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;
Gala Esperant 1:23  sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;