Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
GALATIANS
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
Gala Esperant 3:1  Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
Gala Esperant 3:2  Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido?
Gala Esperant 3:3  Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas?
Gala Esperant 3:5  Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?
Gala Esperant 3:6  Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
Gala Esperant 3:7  Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.
Gala Esperant 3:8  Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj.
Gala Esperant 3:9  Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham.
Gala Esperant 3:10  Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.
Gala Esperant 3:11  Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido;
Gala Esperant 3:12  kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.
Gala Esperant 3:13  Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo;
Gala Esperant 3:14  por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.
Gala Esperant 3:15  Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.
Gala Esperant 3:16  Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo.
Gala Esperant 3:17  Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson.
Gala Esperant 3:18  Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.
Gala Esperant 3:19  Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo.
Gala Esperant 3:21  Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo.
Gala Esperant 3:22  Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.
Gala Esperant 3:23  Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.
Gala Esperant 3:24  Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.
Gala Esperant 3:25  Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.
Gala Esperant 3:26  Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.
Gala Esperant 3:27  Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.
Gala Esperant 3:28  Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.
Gala Esperant 3:29  Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.