ROMANS
Chapter 16
Roma | Esperant | 16:1 | Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea; | |
Roma | Esperant | 16:2 | por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj, pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj, kaj de mi mem. | |
Roma | Esperant | 16:4 | kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj; | |
Roma | Esperant | 16:5 | kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaaĵo de Azio por Kristo. | |
Roma | Esperant | 16:7 | Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi. | |
Roma | Esperant | 16:10 | Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo. | |
Roma | Esperant | 16:11 | Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro. | |
Roma | Esperant | 16:12 | Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro. | |
Roma | Esperant | 16:14 | Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili. | |
Roma | Esperant | 16:15 | Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun ili. | |
Roma | Esperant | 16:17 | Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. | |
Roma | Esperant | 16:18 | Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj. | |
Roma | Esperant | 16:19 | Ĉar via obeemeco estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon. | |
Roma | Esperant | 16:20 | Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. | |
Roma | Esperant | 16:21 | Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj. | |
Roma | Esperant | 16:23 | Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato. | |
Roma | Esperant | 16:25 | Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj, | |
Roma | Esperant | 16:26 | sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido; | |