ROMANS
Chapter 9
Roma | Esperant | 9:1 | Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito, | |
Roma | Esperant | 9:3 | Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno; | |
Roma | Esperant | 9:4 | kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj; | |
Roma | Esperant | 9:5 | kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. | |
Roma | Esperant | 9:6 | Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael; | |
Roma | Esperant | 9:7 | nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni nomos vian idaron. | |
Roma | Esperant | 9:8 | Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro. | |
Roma | Esperant | 9:9 | Ĉar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara. | |
Roma | Esperant | 9:11 | (ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), | |
Roma | Esperant | 9:15 | Ĉar Li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. | |
Roma | Esperant | 9:16 | Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas. | |
Roma | Esperant | 9:17 | Ĉar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. | |
Roma | Esperant | 9:20 | Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel? | |
Roma | Esperant | 9:21 | Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? | |
Roma | Esperant | 9:22 | Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo; | |
Roma | Esperant | 9:23 | kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro, | |
Roma | Esperant | 9:25 | Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino. | |
Roma | Esperant | 9:26 | Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio. | |
Roma | Esperant | 9:27 | Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos; | |
Roma | Esperant | 9:28 | ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin. | |
Roma | Esperant | 9:29 | Kiel Jesaja diris antaŭe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora. | |
Roma | Esperant | 9:30 | Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; | |
Roma | Esperant | 9:32 | Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo; | |