Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
GALATIANS
1 2 3 4 5 6
Prev Up Next
Chapter 5
Gala Esperant 5:1  Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.
Gala Esperant 5:2  Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos.
Gala Esperant 5:3  Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon.
Gala Esperant 5:4  Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco.
Gala Esperant 5:5  Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.
Gala Esperant 5:6  Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.
Gala Esperant 5:7  Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?
Gala Esperant 5:9  Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason.
Gala Esperant 5:10  Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas.
Gala Esperant 5:11  Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita.
Gala Esperant 5:12  Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.
Gala Esperant 5:13  Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.
Gala Esperant 5:14  Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
Gala Esperant 5:15  Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.
Gala Esperant 5:16  Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.
Gala Esperant 5:17  Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.
Gala Esperant 5:18  Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo.
Gala Esperant 5:19  Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo,
Gala Esperant 5:20  idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,
Gala Esperant 5:21  envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.
Gala Esperant 5:22  Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,
Gala Esperant 5:23  mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.
Gala Esperant 5:24  Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.
Gala Esperant 5:25  Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu.
Gala Esperant 5:26  Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.