Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II CHRONICLES
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 18
II C Esperant 18:1  Jehoŝafat havis multe da riĉeco kaj honoro; kaj li boparenciĝis kun Aĥab.
II C Esperant 18:2  Post kelke da jaroj li veturis al Aĥab en Samarion. Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead.
II C Esperant 18:3  Kaj Aĥab, reĝo de Izrael, diris al Jehoŝafat, reĝo de Judujo: Ĉu vi iros kun mi kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.
II C Esperant 18:4  Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo.
II C Esperant 18:5  Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, kaj Dio ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
II C Esperant 18:6  Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?
II C Esperant 18:7  Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel.
II C Esperant 18:8  Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla.
II C Esperant 18:9  La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili.
II C Esperant 18:10  Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos.
II C Esperant 18:11  Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, ĉar la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
II C Esperant 18:12  La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon.
II C Esperant 18:13  Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.
II C Esperant 18:14  Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu diris: Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.
II C Esperant 18:15  Tiam la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.
II C Esperant 18:16  Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo.
II C Esperant 18:17  Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
II C Esperant 18:18  Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.
II C Esperant 18:19  Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, reĝon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.
II C Esperant 18:20  Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio?
II C Esperant 18:21  Kaj tiu respondis: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
II C Esperant 18:22  Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
II C Esperant 18:23  Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?
II C Esperant 18:24  Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi.
II C Esperant 18:25  Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ,
II C Esperant 18:26  kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco.
II C Esperant 18:27  Sed Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.
II C Esperant 18:28  Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.
II C Esperant 18:29  Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.
II C Esperant 18:30  Kaj la reĝo de Sirio ordonis al siaj ĉarestroj jene: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael.
II C Esperant 18:31  Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio estas la reĝo de Izrael, kaj ili ĉirkaŭis lin, por batali kontraŭ li; sed Jehoŝafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.
II C Esperant 18:32  Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li.
II C Esperant 18:33  Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita.
II C Esperant 18:34  Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago; kaj la reĝo de Izrael staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj ĝis la vespero, kaj li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno.