Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JAMES
1 2 3 4 5
Prev Up Next
Chapter 2
Jame Esperant 2:1  Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.
Jame Esperant 2:2  Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro;
Jame Esperant 2:3  kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras: Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo: Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo;
Jame Esperant 2:4  ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj?
Jame Esperant 2:5  Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?
Jame Esperant 2:6  Sed vi malhonoradis la malriĉulon. Ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn?
Jame Esperant 2:7  Ĉu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?
Jame Esperant 2:8  Tamen, se vi plenumas la reĝan leĝon laŭ la Skribo: Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;
Jame Esperant 2:9  sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la leĝo, kiel malobeintoj.
Jame Esperant 2:10  Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio.
Jame Esperant 2:11  Ĉar Tiu, kiu diris: Ne adultu-diris ankaŭ: Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi fariĝis malobeinto kontraŭ la leĝo.
Jame Esperant 2:12  Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel juĝotoj laŭ leĝo de libereco.
Jame Esperant 2:13  Ĉar al tiu, kiu ne kompatis, la juĝo estos senkompata; la kompato sin altigas super la juĝo.
Jame Esperant 2:14  Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi?
Jame Esperant 2:15  Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo,
Jame Esperant 2:16  kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?
Jame Esperant 2:17  Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
Jame Esperant 2:18  Kaj cetere iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.
Jame Esperant 2:19  Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas.
Jame Esperant 2:20  Se ĉu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?
Jame Esperant 2:21  Ĉu nia patro Abraham ne praviĝis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?
Jame Esperant 2:22  Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektiĝis;
Jame Esperant 2:23  kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita: amiko de Dio.
Jame Esperant 2:24  Vi vidas, ke homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido.
Jame Esperant 2:25  Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?
Jame Esperant 2:26  Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva.