Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
MATTHEW
Prev Up Next
Chapter 17
Matt Esperant 17:1  Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
Matt Esperant 17:2  kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.
Matt Esperant 17:3  Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.
Matt Esperant 17:4  Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
Matt Esperant 17:5  Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.
Matt Esperant 17:6  Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.
Matt Esperant 17:7  Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris: Leviĝu, kaj ne timu.
Matt Esperant 17:8  Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.
Matt Esperant 17:9  Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.
Matt Esperant 17:10  Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
Matt Esperant 17:11  Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion;
Matt Esperant 17:12  sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.
Matt Esperant 17:13  Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.
Matt Esperant 17:14  Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:
Matt Esperant 17:15  Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.
Matt Esperant 17:16  Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.
Matt Esperant 17:17  Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.
Matt Esperant 17:18  Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.
Matt Esperant 17:19  Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin?
Matt Esperant 17:20  Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.
Matt Esperant 17:21  Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado.
Matt Esperant 17:22  Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;
Matt Esperant 17:23  kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.
Matt Esperant 17:24  Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn?
Matt Esperant 17:25  Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj?
Matt Esperant 17:26  Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj.
Matt Esperant 17:27  Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.