PHILEMON
Chapter 1
Phil | Esperant | 1:1 | Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto, | |
Phil | Esperant | 1:2 | kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo: | |
Phil | Esperant | 1:5 | aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj; | |
Phil | Esperant | 1:6 | por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo. | |
Phil | Esperant | 1:7 | Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia. | |
Phil | Esperant | 1:8 | Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, | |
Phil | Esperant | 1:9 | tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo; | |
Phil | Esperant | 1:10 | mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo, | |
Phil | Esperant | 1:13 | lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio; | |
Phil | Esperant | 1:14 | sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola. | |
Phil | Esperant | 1:15 | Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; | |
Phil | Esperant | 1:16 | jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro. | |
Phil | Esperant | 1:18 | Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton; | |
Phil | Esperant | 1:19 | mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem. | |
Phil | Esperant | 1:20 | Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo. | |
Phil | Esperant | 1:21 | Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras. | |
Phil | Esperant | 1:22 | Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi. | |