I CORINTHIANS
Chapter 9
I Co | Esperant | 9:1 | Ĉu mi ne estas libera? ĉu mi ne estas apostolo? ĉu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? ĉu vi ne estas mia laboraĵo en la Sinjoro? | |
I Co | Esperant | 9:2 | Se ĉe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaŭ mi estas ĉe vi; ĉar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro. | |
I Co | Esperant | 9:5 | Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas? | |
I Co | Esperant | 9:7 | Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? aŭ kiu paŝtas ŝafaron, kaj ne manĝas el la lakto de la ŝafaro? | |
I Co | Esperant | 9:9 | Ĉar estas skribite en la leĝo de Moseo: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Ĉu pri la bovoj Dio zorgas? | |
I Co | Esperant | 9:10 | aŭ ĉu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni ĝi estas skribita; ĉar pluganto devas plugi kun espero, kaj draŝanto devas draŝi kun espero al partopreno. | |
I Co | Esperant | 9:11 | Se ni semis al vi spiritajn aferojn, ĉu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn? | |
I Co | Esperant | 9:12 | Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. | |
I Co | Esperant | 9:13 | Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? | |
I Co | Esperant | 9:14 | Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio. | |
I Co | Esperant | 9:15 | Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon. | |
I Co | Esperant | 9:16 | Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! | |
I Co | Esperant | 9:17 | Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. | |
I Co | Esperant | 9:18 | Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio. | |
I Co | Esperant | 9:19 | Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. | |
I Co | Esperant | 9:20 | Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo; | |
I Co | Esperant | 9:21 | al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo. | |
I Co | Esperant | 9:22 | Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. | |
I Co | Esperant | 9:24 | Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. | |
I Co | Esperant | 9:25 | Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. | |