Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I THESSALONIANS
1 2 3 4 5
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 5
I Th Esperant 5:1  Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.
I Th Esperant 5:2  Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto.
I Th Esperant 5:3  Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos.
I Th Esperant 5:4  Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;
I Th Esperant 5:5  ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;
I Th Esperant 5:6  tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.
I Th Esperant 5:7  Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto.
I Th Esperant 5:8  Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.
I Th Esperant 5:9  Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
I Th Esperant 5:10  kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.
I Th Esperant 5:11  Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.
I Th Esperant 5:12  Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,
I Th Esperant 5:13  kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.
I Th Esperant 5:14  Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj.
I Th Esperant 5:15  Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.
I Th Esperant 5:18  pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.
I Th Esperant 5:23  Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
I Th Esperant 5:24  Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.
I Th Esperant 5:27  Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.
I Th Esperant 5:28  La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.