Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOHN
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 16
John Esperant 16:2  Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.
John Esperant 16:3  Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.
John Esperant 16:4  Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun vi.
John Esperant 16:5  Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min: Kien vi iras?
John Esperant 16:6  Sed ĉar mi tiel parolis al vi, malĝojo plenigis vian koron.
John Esperant 16:7  Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.
John Esperant 16:8  Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon:
John Esperant 16:10  rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min;
John Esperant 16:11  rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita.
John Esperant 16:12  Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti.
John Esperant 16:13  Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.
John Esperant 16:14  Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.
John Esperant 16:15  Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.
John Esperant 16:16  Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.
John Esperant 16:17  Iuj do el liaj disĉiploj diris al aliaj: Kio estas ĉi tio, kion li diras al ni: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj: Ĉar mi foriras al la Patro?
John Esperant 16:18  Ili do diris: Kio estas ĉi tio, kion li diras: Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.
John Esperant 16:19  Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili: Ĉu vi serĉas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?
John Esperant 16:20  Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo.
John Esperant 16:21  Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon.
John Esperant 16:22  Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon.
John Esperant 16:23  Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo.
John Esperant 16:24  Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.
John Esperant 16:25  Ĉi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkaŝe pri la Patro.
John Esperant 16:26  En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;
John Esperant 16:27  ĉar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.
John Esperant 16:28  Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.
John Esperant 16:29  Liaj disĉiploj diris: Jen nun vi parolas malkaŝe, kaj nenian alegorion diras.
John Esperant 16:30  Nun ni scias, ke vi ĉion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.
John Esperant 16:32  Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi.
John Esperant 16:33  Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.