Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOHN
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21
Prev Up Next
Chapter 10
John Esperant 10:1  Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto.
John Esperant 10:2  Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj.
John Esperant 10:3  Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin.
John Esperant 10:4  Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon.
John Esperant 10:5  Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.
John Esperant 10:6  Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.
John Esperant 10:7  Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj.
John Esperant 10:8  Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin.
John Esperant 10:9  Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon.
John Esperant 10:10  La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.
John Esperant 10:11  Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.
John Esperant 10:12  La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;
John Esperant 10:13  li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj.
John Esperant 10:14  Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas
John Esperant 10:15  tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj.
John Esperant 10:16  Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto.
John Esperant 10:17  Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu.
John Esperant 10:18  Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.
John Esperant 10:19  Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.
John Esperant 10:20  Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas?
John Esperant 10:21  Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?
John Esperant 10:22  Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro;
John Esperant 10:23  kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.
John Esperant 10:24  La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li: Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe.
John Esperant 10:25  Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.
John Esperant 10:26  Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj.
John Esperant 10:27  Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
John Esperant 10:28  kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.
John Esperant 10:29  Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.
John Esperant 10:31  Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin.
John Esperant 10:32  Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min?
John Esperant 10:33  La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio.
John Esperant 10:34  Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj?
John Esperant 10:35  Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),
John Esperant 10:36  ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio?
John Esperant 10:37  Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi.
John Esperant 10:38  Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.
John Esperant 10:39  Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.
John Esperant 10:40  Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis.
John Esperant 10:41  Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera.