JOHN
Chapter 9
John | Esperant | 9:2 | Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? | |
John | Esperant | 9:3 | Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. | |
John | Esperant | 9:4 | Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. | |
John | Esperant | 9:6 | Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, | |
John | Esperant | 9:7 | kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta. | |
John | Esperant | 9:8 | La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? | |
John | Esperant | 9:9 | Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. | |
John | Esperant | 9:11 | Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. | |
John | Esperant | 9:14 | Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn. | |
John | Esperant | 9:15 | La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. | |
John | Esperant | 9:16 | Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili. | |
John | Esperant | 9:17 | Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. | |
John | Esperant | 9:18 | La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, | |
John | Esperant | 9:19 | kaj demandis ilin, dirante: Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? | |
John | Esperant | 9:20 | Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; | |
John | Esperant | 9:21 | sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos. | |
John | Esperant | 9:22 | Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. | |
John | Esperant | 9:24 | Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. | |
John | Esperant | 9:25 | Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. | |
John | Esperant | 9:26 | Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn? | |
John | Esperant | 9:27 | Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj? | |
John | Esperant | 9:28 | Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo. | |
John | Esperant | 9:30 | La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. | |
John | Esperant | 9:31 | Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. | |
John | Esperant | 9:32 | De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. | |
John | Esperant | 9:34 | Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren. | |
John | Esperant | 9:35 | Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio? | |
John | Esperant | 9:39 | Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. | |
John | Esperant | 9:40 | Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj? | |