ISAIAH
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
Chapter 43
Isai | Esperant | 43:1 | Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. | |
Isai | Esperant | 43:2 | Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos. | |
Isai | Esperant | 43:3 | Ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elaĉeton, Etiopujon kaj Seban anstataŭ vi. | |
Isai | Esperant | 43:4 | Ĉar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataŭ vi kaj gentojn anstataŭ via animo. | |
Isai | Esperant | 43:5 | Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos. | |
Isai | Esperant | 43:6 | Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero, | |
Isai | Esperant | 43:7 | ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis. | |
Isai | Esperant | 43:8 | Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn. | |
Isai | Esperant | 43:9 | Ĉiuj nacioj kolektiĝu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antaŭdirus aŭ anoncus al ni antaŭlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni aŭdu, kaj diru: Estas vero! | |
Isai | Esperant | 43:10 | Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaŭ Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos. | |
Isai | Esperant | 43:12 | Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio. | |
Isai | Esperant | 43:13 | De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraŭ Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion ŝanĝos? | |
Isai | Esperant | 43:14 | Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en ploradon. | |
Isai | Esperant | 43:16 | Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo, | |
Isai | Esperant | 43:17 | kiu elirigis ĉarojn kaj ĉevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj ĉiuj kune falis kaj ne leviĝos, senfajriĝis, estingiĝis kiel meĉo: | |
Isai | Esperant | 43:18 | Ne rememoru tion, kio estis antaŭlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva. | |
Isai | Esperant | 43:19 | Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando. | |
Isai | Esperant | 43:20 | Gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj strutoj; ĉar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis, | |
Isai | Esperant | 43:23 | Vi ne alportadis al Mi viajn ŝafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj buĉoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano. | |
Isai | Esperant | 43:24 | Vi ne aĉetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj buĉoferoj; vi nur laborŝarĝis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj. | |
Isai | Esperant | 43:26 | Rememorigu al Mi, kaj ni faru juĝon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu. | |