EXODUS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
Chapter 4
| Exod | Esperant | 4:1 | Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la Eternulo? | |
| Exod | Esperant | 4:2 | Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. | |
| Exod | Esperant | 4:3 | Kaj Li diris: Ĵetu ĝin sur la teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento; kaj Moseo forkuris de ĝi. | |
| Exod | Esperant | 4:4 | Sed la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano), | |
| Exod | Esperant | 4:5 | por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. | |
| Exod | Esperant | 4:6 | Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo. | |
| Exod | Esperant | 4:7 | Kaj Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi denove fariĝis kiel lia karno); | |
| Exod | Esperant | 4:8 | kaj se ili ne kredos al vi kaj ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de la alia signo. | |
| Exod | Esperant | 4:9 | Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero. | |
| Exod | Esperant | 4:10 | Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon. | |
| Exod | Esperant | 4:11 | Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo? | |
| Exod | Esperant | 4:12 | Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli. | |
| Exod | Esperant | 4:14 | Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro. | |
| Exod | Esperant | 4:15 | Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari. | |
| Exod | Esperant | 4:16 | Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li anstataŭ Dio. | |
| Exod | Esperant | 4:18 | Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li: Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, ĉu ili vivas ankoraŭ. Kaj Jitro diris al Moseo: Iru en paco. | |
| Exod | Esperant | 4:19 | Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo: Iru, revenu Egiptujon; ĉar mortis ĉiuj homoj, kiuj volis vin mortigi. | |
| Exod | Esperant | 4:20 | Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon. | |
| Exod | Esperant | 4:21 | Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri. | |
| Exod | Esperant | 4:22 | Kaj vi diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo: Mia filo unuenaskita estas Izrael; | |
| Exod | Esperant | 4:23 | kaj Mi diras al vi: Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon. | |
| Exod | Esperant | 4:24 | Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin; | |
| Exod | Esperant | 4:25 | sed Cipora prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo kaj ektuŝis liajn piedojn, kaj diris: Sanga fianĉo vi estas por mi. | |
| Exod | Esperant | 4:27 | Kaj la Eternulo diris al Aaron: Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin ĉe la monto de Dio, kaj kisis lin. | |
| Exod | Esperant | 4:28 | Kaj Moseo diris al Aaron ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj ĉiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li. | |
| Exod | Esperant | 4:30 | Kaj Aaron diris ĉiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaŭ la popolo. | |