GALATIANS
Chapter 4
Gala | Esperant | 4:1 | Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio; | |
Gala | Esperant | 4:2 | sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro. | |
Gala | Esperant | 4:3 | Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; | |
Gala | Esperant | 4:4 | sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, | |
Gala | Esperant | 4:6 | Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! | |
Gala | Esperant | 4:7 | Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio. | |
Gala | Esperant | 4:8 | Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; | |
Gala | Esperant | 4:9 | sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? | |
Gala | Esperant | 4:12 | Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; | |
Gala | Esperant | 4:13 | sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; | |
Gala | Esperant | 4:14 | kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon. | |
Gala | Esperant | 4:15 | Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi. | |
Gala | Esperant | 4:18 | Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi. | |
Gala | Esperant | 4:19 | Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi, | |
Gala | Esperant | 4:22 | Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. | |
Gala | Esperant | 4:23 | Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso. | |
Gala | Esperant | 4:24 | Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. | |
Gala | Esperant | 4:25 | Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. | |
Gala | Esperant | 4:27 | Estas ja skribite: Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon. | |
Gala | Esperant | 4:29 | Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe. | |
Gala | Esperant | 4:30 | Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. | |