I KINGS
Chapter 4
I Ki | Esperant | 4:3 | Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto; | |
I Ki | Esperant | 4:4 | kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj; | |
I Ki | Esperant | 4:5 | kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo; | |
I Ki | Esperant | 4:7 | Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn. | |
I Ki | Esperant | 4:11 | Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino; | |
I Ki | Esperant | 4:12 | Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet- Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel- Meĥola, ĝis trans Jokmeam; | |
I Ki | Esperant | 4:13 | Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj; | |
I Ki | Esperant | 4:15 | Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon; | |
I Ki | Esperant | 4:19 | Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando. | |
I Ki | Esperant | 4:20 | Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj. | |
I Ki | Esperant | 4:21 | Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo. | |
I Ki | Esperant | 4:22 | La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno, | |
I Ki | Esperant | 4:23 | dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj. | |
I Ki | Esperant | 4:24 | Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. | |
I Ki | Esperant | 4:25 | Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono. | |
I Ki | Esperant | 4:27 | Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante. | |
I Ki | Esperant | 4:28 | Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio. | |
I Ki | Esperant | 4:29 | Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro. | |
I Ki | Esperant | 4:30 | Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo. | |
I Ki | Esperant | 4:31 | Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe. | |
I Ki | Esperant | 4:32 | Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin. | |
I Ki | Esperant | 4:33 | Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj. | |