GENESIS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
Chapter 10
Gene | Esperant | 10:1 | Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo. | |
Gene | Esperant | 10:2 | La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Meŝeĥ kaj Tiras. | |
Gene | Esperant | 10:5 | De ĉi tiuj dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj. | |
Gene | Esperant | 10:7 | Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan. | |
Gene | Esperant | 10:9 | Li estis potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo. | |
Gene | Esperant | 10:10 | Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar. | |
Gene | Esperant | 10:11 | El ĉi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Reĥobot kaj Kalaĥ, | |
Gene | Esperant | 10:13 | Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuĥidojn | |
Gene | Esperant | 10:14 | kaj la Patrusidojn kaj la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj) kaj la Kaftoridojn. | |
Gene | Esperant | 10:18 | kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la Ĥamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disiĝis. | |
Gene | Esperant | 10:19 | Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa. | |
Gene | Esperant | 10:20 | Tio estas la filoj de Ĥam laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj. | |
Gene | Esperant | 10:21 | Naskiĝis infanoj ankaŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet. | |
Gene | Esperant | 10:25 | Kaj al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan. | |
Gene | Esperant | 10:31 | Tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj. | |