GENESIS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
Chapter 32
Gene | Esperant | 32:2 | Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Maĥanaim. | |
Gene | Esperant | 32:3 | Jakob sendis antaŭ si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom. | |
Gene | Esperant | 32:4 | Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi loĝis ĉe Laban kaj restis tie ĝis nun. | |
Gene | Esperant | 32:5 | Mi havas bovojn kaj azenojn, ŝafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron. | |
Gene | Esperant | 32:6 | Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li. | |
Gene | Esperant | 32:7 | Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktiĝis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du taĉmentojn; | |
Gene | Esperant | 32:8 | kaj li diris: Se Esav venos al unu taĉmento kaj venkobatos ĝin, tiam la restinta taĉmento sin savos. | |
Gene | Esperant | 32:9 | Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskiĝlokon, kaj Mi faros al vi bonon; | |
Gene | Esperant | 32:10 | mi estas tro malgranda por ĉiuj favorkoraĵoj kaj por la tuta bonaĵo, kiun Vi faris al Via sklavo; ĉar kun mia bastono mi transiris ĉi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du taĉmentojn. | |
Gene | Esperant | 32:11 | Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; ĉar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos ĉe mi patrinon kun la infanoj. | |
Gene | Esperant | 32:12 | Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco. | |
Gene | Esperant | 32:13 | Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav: | |
Gene | Esperant | 32:15 | tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn. | |
Gene | Esperant | 32:16 | Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj ĉiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaŭ mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia. | |
Gene | Esperant | 32:17 | Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaŭ vi? | |
Gene | Esperant | 32:18 | tiam diru: Al via sklavo Jakob; ĝi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaŭ mem estas post ni. | |
Gene | Esperant | 32:19 | Kaj li ordonis ankaŭ al la dua, ankaŭ al la tria, ankaŭ al ĉiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos. | |
Gene | Esperant | 32:20 | Kaj diru: Jen ankaŭ via sklavo Jakob iras post ni. Ĉar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaŭ mi, kaj poste mi vidos lian vizaĝon; eble li akceptos min favore. | |
Gene | Esperant | 32:22 | Kaj li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok. | |
Gene | Esperant | 32:23 | Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis. | |
Gene | Esperant | 32:25 | Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu. | |
Gene | Esperant | 32:26 | Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos. | |
Gene | Esperant | 32:28 | Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. | |
Gene | Esperant | 32:29 | Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. | |
Gene | Esperant | 32:30 | Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis. | |
Gene | Esperant | 32:31 | La suno leviĝis antaŭ li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro. | |