Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 26
Job Esperant 26:2  Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!
Job Esperant 26:3  Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!
Job Esperant 26:4  Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?
Job Esperant 26:5  La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi.
Job Esperant 26:6  Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron.
Job Esperant 26:7  Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.
Job Esperant 26:8  Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.
Job Esperant 26:9  Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon.
Job Esperant 26:10  Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo.
Job Esperant 26:11  La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio.
Job Esperant 26:12  Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon.
Job Esperant 26:13  Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton.
Job Esperant 26:14  Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?