Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 40
Job Esperant 40:1  Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
Job Esperant 40:2  Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
Job Esperant 40:4  Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon.
Job Esperant 40:5  Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.
Job Esperant 40:6  Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
Job Esperant 40:7  Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
Job Esperant 40:8  Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
Job Esperant 40:9  Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
Job Esperant 40:10  Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;
Job Esperant 40:11  Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
Job Esperant 40:12  Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
Job Esperant 40:13  Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
Job Esperant 40:14  Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.
Job Esperant 40:15  Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
Job Esperant 40:16  Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
Job Esperant 40:17  Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
Job Esperant 40:18  Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
Job Esperant 40:19  Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
Job Esperant 40:20  La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
Job Esperant 40:21  Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
Job Esperant 40:22  Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
Job Esperant 40:23  Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
Job Esperant 40:24  Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?