Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 3
Job Esperant 3:1  Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.
Job Esperant 3:3  Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
Job Esperant 3:4  Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
Job Esperant 3:5  Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
Job Esperant 3:6  Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
Job Esperant 3:7  Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
Job Esperant 3:8  Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
Job Esperant 3:9  Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
Job Esperant 3:10  Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
Job Esperant 3:11  Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
Job Esperant 3:12  Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
Job Esperant 3:13  Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
Job Esperant 3:14  Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
Job Esperant 3:15  Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
Job Esperant 3:16  Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
Job Esperant 3:17  Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
Job Esperant 3:18  Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
Job Esperant 3:19  Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
Job Esperant 3:20  Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
Job Esperant 3:21  Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
Job Esperant 3:22  Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?
Job Esperant 3:23  Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
Job Esperant 3:24  Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
Job Esperant 3:25  Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
Job Esperant 3:26  Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.