Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 23
Job Esperant 23:2  Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
Job Esperant 23:3  Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
Job Esperant 23:4  Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
Job Esperant 23:5  Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
Job Esperant 23:6  Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min;
Job Esperant 23:7  Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
Job Esperant 23:8  Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
Job Esperant 23:9  Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
Job Esperant 23:10  Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
Job Esperant 23:11  Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
Job Esperant 23:12  Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.
Job Esperant 23:13  Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
Job Esperant 23:14  Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
Job Esperant 23:15  Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
Job Esperant 23:16  Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
Job Esperant 23:17  Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.