Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 13
Job Esperant 13:1  Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis.
Job Esperant 13:2  Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
Job Esperant 13:3  Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.
Job Esperant 13:4  Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
Job Esperant 13:5  Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko.
Job Esperant 13:6  Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.
Job Esperant 13:7  Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon?
Job Esperant 13:8  Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi?
Job Esperant 13:9  Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?
Job Esperant 13:10  Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.
Job Esperant 13:11  Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?
Job Esperant 13:12  Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.
Job Esperant 13:13  Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.
Job Esperant 13:14  Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?
Job Esperant 13:15  Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
Job Esperant 13:16  Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
Job Esperant 13:17  Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
Job Esperant 13:18  Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava.
Job Esperant 13:19  Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.
Job Esperant 13:20  Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
Job Esperant 13:21  Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
Job Esperant 13:22  Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
Job Esperant 13:23  Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
Job Esperant 13:24  Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
Job Esperant 13:25  Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
Job Esperant 13:26  Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
Job Esperant 13:27  Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
Job Esperant 13:28  Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.