Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 28
Job Esperant 28:1  La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.
Job Esperant 28:2  La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.
Job Esperant 28:3  Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.
Job Esperant 28:4  Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.
Job Esperant 28:5  La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.
Job Esperant 28:6  Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.
Job Esperant 28:7  La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.
Job Esperant 28:8  Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono.
Job Esperant 28:9  Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.
Job Esperant 28:10  En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.
Job Esperant 28:11  Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.
Job Esperant 28:12  Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento?
Job Esperant 28:13  La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
Job Esperant 28:14  La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.
Job Esperant 28:15  Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
Job Esperant 28:16  Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.
Job Esperant 28:17  Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.
Job Esperant 28:18  Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.
Job Esperant 28:19  Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo.
Job Esperant 28:20  De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento?
Job Esperant 28:21  Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.
Job Esperant 28:22  La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.
Job Esperant 28:23  Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon;
Job Esperant 28:24  Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo.
Job Esperant 28:25  Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,
Job Esperant 28:26  Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
Job Esperant 28:27  Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;
Job Esperant 28:28  Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.