Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 18
Job Esperant 18:2  Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.
Job Esperant 18:3  Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
Job Esperant 18:4  Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?
Job Esperant 18:5  La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
Job Esperant 18:6  La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos.
Job Esperant 18:7  Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
Job Esperant 18:8  Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.
Job Esperant 18:9  La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
Job Esperant 18:10  Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.
Job Esperant 18:11  De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
Job Esperant 18:12  Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
Job Esperant 18:13  Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
Job Esperant 18:14  Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.
Job Esperant 18:15  Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.
Job Esperant 18:16  Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.
Job Esperant 18:17  La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
Job Esperant 18:18  Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita.
Job Esperant 18:19  Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.
Job Esperant 18:20  La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo.
Job Esperant 18:21  Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.