Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PHILIPPIANS
1 2 3 4
Prev Up Next
Chapter 1
Phil Esperant 1:1  Paŭlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al ĉiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:
Phil Esperant 1:2  Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
Phil Esperant 1:4  ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo,
Phil Esperant 1:5  pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago ĝis nun;
Phil Esperant 1:6  pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo;
Phil Esperant 1:7  kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio.
Phil Esperant 1:8  Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo.
Phil Esperant 1:9  Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo,
Phil Esperant 1:10  por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo,
Phil Esperant 1:11  plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj laŭdo de Dio.
Phil Esperant 1:12  Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio,
Phil Esperant 1:13  tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke;
Phil Esperant 1:14  kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio.
Phil Esperant 1:15  Unuj ja proklamas Kriston eĉ envie kaj malpace, sed aliaj bonvole;
Phil Esperant 1:16  ĉi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion;
Phil Esperant 1:17  sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.
Phil Esperant 1:18  Kio do? nur tio, ke ĉiamaniere, ĉu pretekste aŭ vere, oni predikas Kriston: kaj pro tio mi ĝojas kaj ankoraŭ plu ĝojos.
Phil Esperant 1:19  Ĉar mi scias, ke ĉi tio efikos al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo,
Phil Esperant 1:20  laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.
Phil Esperant 1:21  Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.
Phil Esperant 1:22  Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.
Phil Esperant 1:23  Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;
Phil Esperant 1:24  tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi.
Phil Esperant 1:25  Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi ĉiuj, por via progreso kaj ĝojo de fido;
Phil Esperant 1:26  por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova ĉeestado kun vi.
Phil Esperant 1:27  Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,
Phil Esperant 1:28  kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via saviĝo;
Phil Esperant 1:29  ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;
Phil Esperant 1:30  havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ ekzistas.