Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PHILIPPIANS
1 2 3 4
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 2
Phil Esperant 2:1  Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,
Phil Esperant 2:2  plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,
Phil Esperant 2:3  nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
Phil Esperant 2:4  ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.
Phil Esperant 2:5  Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo,
Phil Esperant 2:6  kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio
Phil Esperant 2:7  sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj;
Phil Esperant 2:8  kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.
Phil Esperant 2:9  Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo,
Phil Esperant 2:10  por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
Phil Esperant 2:11  kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.
Phil Esperant 2:12  Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
Phil Esperant 2:13  ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.
Phil Esperant 2:15  por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,
Phil Esperant 2:16  forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.
Phil Esperant 2:17  Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj;
Phil Esperant 2:18  kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.
Phil Esperant 2:19  Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato.
Phil Esperant 2:20  Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.
Phil Esperant 2:21  Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.
Phil Esperant 2:22  Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.
Phil Esperant 2:23  Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos,
Phil Esperant 2:24  sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ.
Phil Esperant 2:25  Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;
Phil Esperant 2:26  ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano;
Phil Esperant 2:27  ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo.
Phil Esperant 2:28  Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo.
Phil Esperant 2:29  Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru;
Phil Esperant 2:30  ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.