Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ISAIAH
Prev Up Next
Chapter 1
Isai Esperant 1:1  Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo.
Isai Esperant 1:2  Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.
Isai Esperant 1:3  Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.
Isai Esperant 1:4  Ve al la popolo peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen.
Isai Esperant 1:5  Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.
Isai Esperant 1:6  De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.
Isai Esperant 1:7  Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj.
Isai Esperant 1:8  Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata.
Isai Esperant 1:9  Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
Isai Esperant 1:10  Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!
Isai Esperant 1:11  Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
Isai Esperant 1:12  Kiam vi venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi paŝu sur Mian korton?
Isai Esperant 1:13  Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!
Isai Esperant 1:14  Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin.
Isai Esperant 1:15  Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
Isai Esperant 1:16  Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi.
Isai Esperant 1:17  Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.
Isai Esperant 1:18  Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.
Isai Esperant 1:19  Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero;
Isai Esperant 1:20  sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel diris la buŝo de la Eternulo.
Isai Esperant 1:21  Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj.
Isai Esperant 1:22  Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo.
Isai Esperant 1:23  Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.
Isai Esperant 1:24  Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj.
Isai Esperant 1:25  Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.
Isai Esperant 1:26  Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.
Isai Esperant 1:27  Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto.
Isai Esperant 1:28  La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos.
Isai Esperant 1:29  Ĉar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis.
Isai Esperant 1:30  Ĉar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel ĝardeno, kiu ne havas akvon.
Isai Esperant 1:31  Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.