Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
NUMBERS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 29
Numb Esperant 29:1  Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi.
Numb Esperant 29:2  Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:3  kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virŝafo;
Numb Esperant 29:5  kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;
Numb Esperant 29:6  krom la monata brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo.
Numb Esperant 29:7  Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;
Numb Esperant 29:8  kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi;
Numb Esperant 29:9  kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virŝafo;
Numb Esperant 29:11  unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.
Numb Esperant 29:12  Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;
Numb Esperant 29:13  kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo: dek tri bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu;
Numb Esperant 29:14  kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du virŝafoj;
Numb Esperant 29:15  kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj;
Numb Esperant 29:16  kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
Numb Esperant 29:17  Kaj en la dua tago: dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:18  kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
Numb Esperant 29:19  kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.
Numb Esperant 29:20  Kaj en la tria tago: dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:21  kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
Numb Esperant 29:22  kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
Numb Esperant 29:23  Kaj en la kvara tago: dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:24  ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
Numb Esperant 29:25  kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
Numb Esperant 29:26  Kaj en la kvina tago: naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:27  kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
Numb Esperant 29:28  kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
Numb Esperant 29:29  Kaj en la sesa tago: ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:30  kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
Numb Esperant 29:31  kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
Numb Esperant 29:32  Kaj en la sepa tago: sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:33  kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
Numb Esperant 29:34  kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
Numb Esperant 29:35  En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
Numb Esperant 29:36  kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
Numb Esperant 29:37  ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
Numb Esperant 29:38  kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
Numb Esperant 29:39  Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj.
Numb Esperant 29:40  Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.