Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
NUMBERS
Prev Up Next
Chapter 1
Numb Esperant 1:1  Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
Numb Esperant 1:2  Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape.
Numb Esperant 1:3  De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron.
Numb Esperant 1:4  Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo.
Numb Esperant 1:5  Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;
Numb Esperant 1:10  de la filoj de Jozef: de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;
Numb Esperant 1:16  Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael.
Numb Esperant 1:17  Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj.
Numb Esperant 1:18  Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape,
Numb Esperant 1:19  kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.
Numb Esperant 1:20  Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:21  prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.
Numb Esperant 1:22  La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:23  prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.
Numb Esperant 1:24  La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:25  prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.
Numb Esperant 1:26  La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:27  prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.
Numb Esperant 1:28  La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:29  prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.
Numb Esperant 1:30  La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:31  prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.
Numb Esperant 1:32  La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:33  prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.
Numb Esperant 1:34  La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:35  prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.
Numb Esperant 1:36  La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:37  prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.
Numb Esperant 1:38  La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:39  prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.
Numb Esperant 1:40  La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:41  prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.
Numb Esperant 1:42  La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
Numb Esperant 1:43  prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.
Numb Esperant 1:44  Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo.
Numb Esperant 1:45  Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael,
Numb Esperant 1:46  la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.
Numb Esperant 1:47  Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.
Numb Esperant 1:49  Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.
Numb Esperant 1:50  Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi; ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.
Numb Esperant 1:51  Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
Numb Esperant 1:52  Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj.
Numb Esperant 1:53  Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
Numb Esperant 1:54  Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.