NUMBERS
Chapter 10
Numb | Esperant | 10:2 | Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj. | |
Numb | Esperant | 10:3 | Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. | |
Numb | Esperant | 10:4 | Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael. | |
Numb | Esperant | 10:5 | Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente. | |
Numb | Esperant | 10:6 | Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi. | |
Numb | Esperant | 10:7 | Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone. | |
Numb | Esperant | 10:8 | Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj. | |
Numb | Esperant | 10:9 | Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj. | |
Numb | Esperant | 10:10 | Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio. | |
Numb | Esperant | 10:11 | En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto. | |
Numb | Esperant | 10:12 | Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran. | |
Numb | Esperant | 10:13 | Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo. | |
Numb | Esperant | 10:14 | Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab. | |
Numb | Esperant | 10:17 | Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon. | |
Numb | Esperant | 10:18 | Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur. | |
Numb | Esperant | 10:19 | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. | |
Numb | Esperant | 10:21 | Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno. | |
Numb | Esperant | 10:22 | Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud. | |
Numb | Esperant | 10:23 | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur. | |
Numb | Esperant | 10:24 | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni. | |
Numb | Esperant | 10:25 | Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. | |
Numb | Esperant | 10:29 | Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael. | |
Numb | Esperant | 10:31 | Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj; | |
Numb | Esperant | 10:33 | Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo. | |
Numb | Esperant | 10:34 | Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro. | |
Numb | Esperant | 10:35 | Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo. | |