Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
NUMBERS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 10
Numb Esperant 10:2  Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.
Numb Esperant 10:3  Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
Numb Esperant 10:4  Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
Numb Esperant 10:5  Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.
Numb Esperant 10:6  Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.
Numb Esperant 10:7  Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
Numb Esperant 10:8  Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.
Numb Esperant 10:9  Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj.
Numb Esperant 10:10  Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Numb Esperant 10:11  En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
Numb Esperant 10:12  Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
Numb Esperant 10:13  Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
Numb Esperant 10:14  Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.
Numb Esperant 10:15  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
Numb Esperant 10:16  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon.
Numb Esperant 10:17  Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.
Numb Esperant 10:18  Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.
Numb Esperant 10:19  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
Numb Esperant 10:20  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.
Numb Esperant 10:21  Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.
Numb Esperant 10:22  Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.
Numb Esperant 10:23  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.
Numb Esperant 10:24  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.
Numb Esperant 10:25  Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
Numb Esperant 10:26  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.
Numb Esperant 10:27  Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.
Numb Esperant 10:28  Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.
Numb Esperant 10:29  Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
Numb Esperant 10:30  Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
Numb Esperant 10:31  Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
Numb Esperant 10:32  se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
Numb Esperant 10:33  Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
Numb Esperant 10:34  Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
Numb Esperant 10:35  Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.
Numb Esperant 10:36  Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.