MARK
Chapter 3
Mark | Esperant | 3:1 | Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. | |
Mark | Esperant | 3:4 | Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. | |
Mark | Esperant | 3:5 | Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis. | |
Mark | Esperant | 3:6 | Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. | |
Mark | Esperant | 3:7 | Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo | |
Mark | Esperant | 3:8 | kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li. | |
Mark | Esperant | 3:9 | Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin; | |
Mark | Esperant | 3:10 | ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin. | |
Mark | Esperant | 3:11 | Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio. | |
Mark | Esperant | 3:13 | Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. | |
Mark | Esperant | 3:14 | Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, | |
Mark | Esperant | 3:17 | kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; | |
Mark | Esperant | 3:18 | kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon, | |
Mark | Esperant | 3:21 | Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas. | |
Mark | Esperant | 3:22 | Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. | |
Mark | Esperant | 3:23 | Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon? | |
Mark | Esperant | 3:26 | Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. | |
Mark | Esperant | 3:27 | Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon. | |
Mark | Esperant | 3:28 | Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; | |
Mark | Esperant | 3:29 | sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; | |
Mark | Esperant | 3:31 | Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. | |
Mark | Esperant | 3:32 | Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. | |
Mark | Esperant | 3:34 | Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! | |