Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EXODUS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 37
Exod Esperant 37:1  Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
Exod Esperant 37:2  Kaj li tegis ĝin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
Exod Esperant 37:3  Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko.
Exod Esperant 37:4  Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
Exod Esperant 37:5  Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston.
Exod Esperant 37:6  Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo.
Exod Esperant 37:7  Kaj li faris du kerubojn el oro; per forĝa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:
Exod Esperant 37:8  unu kerubon ĉe unu flanko kaj la duan kerubon ĉe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj.
Exod Esperant 37:9  Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estis unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.
Exod Esperant 37:10  Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
Exod Esperant 37:11  Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
Exod Esperant 37:12  Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo.
Exod Esperant 37:13  Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj.
Exod Esperant 37:14  Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon.
Exod Esperant 37:15  Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon.
Exod Esperant 37:16  Kaj ankaŭ la vazojn por la tablo, ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kruĉojn kaj la kalikojn, per kiuj oni verŝas, li faris el pura oro.
Exod Esperant 37:17  Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi.
Exod Esperant 37:18  Kaj ses branĉoj elstaris el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la dua flanko;
Exod Esperant 37:19  tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua branĉo; tiel estis sur la ses branĉoj, kiuj elstaris el la kandelabro.
Exod Esperant 37:20  Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj.
Exod Esperant 37:21  Kaj kapeto estis sub unu paro da branĉoj, kaj kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel estis ĉe la ses branĉoj, kiuj elstaris el ĝi.
Exod Esperant 37:22  La kapetoj kaj branĉoj elstaris el ĝi; ĉio estis unu forĝita tutaĵo el pura oro.
Exod Esperant 37:23  Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.
Exod Esperant 37:24  El kikaro da pura oro li faris ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.
Exod Esperant 37:25  Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; du ulnoj estis ĝia alto; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj.
Exod Esperant 37:26  Kaj li tegis ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn muretojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
Exod Esperant 37:27  Kaj du orajn ringojn li faris al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu ĝin.
Exod Esperant 37:28  Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
Exod Esperant 37:29  Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto.