JOHN
Chapter 3
John | Esperant | 3:2 | tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. | |
John | Esperant | 3:3 | Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. | |
John | Esperant | 3:4 | Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? | |
John | Esperant | 3:5 | Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. | |
John | Esperant | 3:6 | Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. | |
John | Esperant | 3:8 | La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. | |
John | Esperant | 3:10 | Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? | |
John | Esperant | 3:11 | Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. | |
John | Esperant | 3:12 | Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? | |
John | Esperant | 3:13 | Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo. | |
John | Esperant | 3:14 | Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; | |
John | Esperant | 3:16 | Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. | |
John | Esperant | 3:17 | Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. | |
John | Esperant | 3:18 | Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. | |
John | Esperant | 3:19 | Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. | |
John | Esperant | 3:20 | Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. | |
John | Esperant | 3:21 | Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio. | |
John | Esperant | 3:22 | Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. | |
John | Esperant | 3:23 | Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. | |
John | Esperant | 3:26 | Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li. | |
John | Esperant | 3:27 | Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo. | |
John | Esperant | 3:28 | Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li. | |
John | Esperant | 3:29 | Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. | |
John | Esperant | 3:31 | Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj. | |
John | Esperant | 3:34 | Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton. | |