Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LUKE
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 10
Luke Esperant 10:1  Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en ĉiun urbon kaj ĉiun lokon, kien li mem estis venonta.
Luke Esperant 10:2  Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
Luke Esperant 10:3  Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj.
Luke Esperant 10:4  Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
Luke Esperant 10:5  Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.
Luke Esperant 10:6  Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi.
Luke Esperant 10:7  Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
Luke Esperant 10:8  Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin;
Luke Esperant 10:9  kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi.
Luke Esperant 10:10  Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru:
Luke Esperant 10:11  Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi.
Luke Esperant 10:12  Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.
Luke Esperant 10:13  Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro.
Luke Esperant 10:14  Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi.
Luke Esperant 10:15  Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades.
Luke Esperant 10:16  Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.
Luke Esperant 10:17  Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo.
Luke Esperant 10:18  Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo.
Luke Esperant 10:19  Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
Luke Esperant 10:20  Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.
Luke Esperant 10:21  En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis.
Luke Esperant 10:22  Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
Luke Esperant 10:23  Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;
Luke Esperant 10:24  ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.
Luke Esperant 10:25  Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
Luke Esperant 10:26  Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas?
Luke Esperant 10:27  Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
Luke Esperant 10:28  Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.
Luke Esperant 10:29  Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo?
Luke Esperant 10:30  Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.
Luke Esperant 10:31  Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.
Luke Esperant 10:32  Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.
Luke Esperant 10:33  Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis,
Luke Esperant 10:34  kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.
Luke Esperant 10:35  Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.
Luke Esperant 10:36  Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?
Luke Esperant 10:37  Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman.
Luke Esperant 10:38  Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
Luke Esperant 10:39  Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon.
Luke Esperant 10:40  Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu.
Luke Esperant 10:41  Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;
Luke Esperant 10:42  sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.