Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LUKE
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 23
Luke Esperant 23:1  Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton.
Luke Esperant 23:2  Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo.
Luke Esperant 23:3  Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.
Luke Esperant 23:4  Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro.
Luke Esperant 23:5  Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie.
Luke Esperant 23:6  Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano.
Luke Esperant 23:7  Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
Luke Esperant 23:8  Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
Luke Esperant 23:9  Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
Luke Esperant 23:10  Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
Luke Esperant 23:11  Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
Luke Esperant 23:12  Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.
Luke Esperant 23:13  Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
Luke Esperant 23:14  diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
Luke Esperant 23:15  nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
Luke Esperant 23:18  Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
Luke Esperant 23:19  kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.
Luke Esperant 23:20  Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
Luke Esperant 23:21  sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.
Luke Esperant 23:22  Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
Luke Esperant 23:23  Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
Luke Esperant 23:24  Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo.
Luke Esperant 23:25  Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
Luke Esperant 23:26  Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.
Luke Esperant 23:27  Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li.
Luke Esperant 23:28  Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
Luke Esperant 23:29  Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
Luke Esperant 23:30  Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin.
Luke Esperant 23:31  Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
Luke Esperant 23:32  Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
Luke Esperant 23:33  Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
Luke Esperant 23:34  Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.
Luke Esperant 23:35  Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
Luke Esperant 23:36  Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,
Luke Esperant 23:37  kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin.
Luke Esperant 23:38  Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.
Luke Esperant 23:39  Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.
Luke Esperant 23:40  Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno.
Luke Esperant 23:41  Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan.
Luke Esperant 23:42  Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.
Luke Esperant 23:43  Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.
Luke Esperant 23:44  Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis;
Luke Esperant 23:45  kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.
Luke Esperant 23:46  Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
Luke Esperant 23:47  Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo.
Luke Esperant 23:48  Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston.
Luke Esperant 23:49  Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
Luke Esperant 23:50  Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
Luke Esperant 23:51  (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
Luke Esperant 23:53  Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis.
Luke Esperant 23:54  Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.
Luke Esperant 23:55  Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.
Luke Esperant 23:56  Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.