Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LUKE
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 7
Luke Esperant 7:1  Fininte ĉiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.
Luke Esperant 7:2  Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta.
Luke Esperant 7:3  Kaj aŭdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliaĝulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.
Luke Esperant 7:4  Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante: Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;
Luke Esperant 7:5  ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
Luke Esperant 7:6  Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;
Luke Esperant 7:7  pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos.
Luke Esperant 7:8  Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.
Luke Esperant 7:9  Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
Luke Esperant 7:10  Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.
Luke Esperant 7:11  Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso.
Luke Esperant 7:12  Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi.
Luke Esperant 7:13  Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru.
Luke Esperant 7:14  Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu.
Luke Esperant 7:15  Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
Luke Esperant 7:16  Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon.
Luke Esperant 7:17  Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
Luke Esperant 7:18  Kaj la disĉiploj de Johano sciigis lin pri ĉio tio.
Luke Esperant 7:19  Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj disĉiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
Luke Esperant 7:20  Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris: Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
Luke Esperant 7:21  En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.
Luke Esperant 7:22  Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata.
Luke Esperant 7:23  Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
Luke Esperant 7:24  Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?
Luke Esperant 7:25  Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, troviĝas en domoj de reĝoj.
Luke Esperant 7:26  Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
Luke Esperant 7:27  Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
Luke Esperant 7:28  Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.
Luke Esperant 7:29  Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano.
Luke Esperant 7:30  Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li.
Luke Esperant 7:31  Al kio do mi komparos la homojn de ĉi tiu generacio? kaj al kio ili similas?
Luke Esperant 7:32  Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
Luke Esperant 7:33  Ĉar Johano, la Baptisto, venis, nek manĝante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras: Li havas demonon.
Luke Esperant 7:34  La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante; kaj vi diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!
Luke Esperant 7:35  Kaj la saĝeco estas pravigita de ĉiuj siaj infanoj.
Luke Esperant 7:36  Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidiĝis ĉe manĝo.
Luke Esperant 7:37  Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo,
Luke Esperant 7:38  kaj starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo.
Luke Esperant 7:39  Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante: Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tuŝas, ke ŝi estas pekulino.
Luke Esperant 7:40  Kaj responde Jesuo diris al li: Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris: Majstro, parolu.
Luke Esperant 7:41  Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.
Luke Esperant 7:42  Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos?
Luke Esperant 7:43  Simon responde diris: Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li: Vi prave juĝis.
Luke Esperant 7:44  Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon: Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj.
Luke Esperant 7:45  Vi ne donis al mi kison; sed ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn.
Luke Esperant 7:46  Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per ŝmiraĵo.
Luke Esperant 7:47  Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.
Luke Esperant 7:48  Kaj li diris al ŝi: Viaj pekoj estas pardonitaj.
Luke Esperant 7:49  Kaj tiuj, kiuj sidis ĉe manĝo kun li, komencis diri inter si: Kiu estas ĉi tiu, kiu eĉ pardonas pekojn?
Luke Esperant 7:50  Kaj li diris al la virino: Via fido vin savis; iru en pacon.