LUKE
Chapter 21
Luke | Esperant | 21:3 | Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; | |
Luke | Esperant | 21:4 | ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis. | |
Luke | Esperant | 21:5 | Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris: | |
Luke | Esperant | 21:6 | Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. | |
Luke | Esperant | 21:7 | Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima? | |
Luke | Esperant | 21:8 | Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin. | |
Luke | Esperant | 21:9 | Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino. | |
Luke | Esperant | 21:11 | kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo. | |
Luke | Esperant | 21:12 | Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo. | |
Luke | Esperant | 21:15 | ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. | |
Luke | Esperant | 21:16 | Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. | |
Luke | Esperant | 21:20 | Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. | |
Luke | Esperant | 21:21 | Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. | |
Luke | Esperant | 21:23 | Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. | |
Luke | Esperant | 21:24 | Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. | |
Luke | Esperant | 21:25 | Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj; | |
Luke | Esperant | 21:26 | homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. | |
Luke | Esperant | 21:27 | Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. | |
Luke | Esperant | 21:28 | Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. | |
Luke | Esperant | 21:30 | kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima. | |
Luke | Esperant | 21:31 | Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima. | |
Luke | Esperant | 21:34 | Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite; | |
Luke | Esperant | 21:36 | Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo. | |
Luke | Esperant | 21:37 | Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba. | |