Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LUKE
Prev Up Next
Chapter 18
Luke Esperant 18:1  Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi,
Luke Esperant 18:2  dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;
Luke Esperant 18:3  kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo.
Luke Esperant 18:4  Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,
Luke Esperant 18:5  tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado.
Luke Esperant 18:6  Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto.
Luke Esperant 18:7  Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?
Luke Esperant 18:8  Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?
Luke Esperant 18:9  Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:
Luke Esperant 18:10  Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.
Luke Esperant 18:11  La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto.
Luke Esperant 18:12  Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras.
Luke Esperant 18:13  Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo.
Luke Esperant 18:14  Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
Luke Esperant 18:15  Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin.
Luke Esperant 18:16  Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
Luke Esperant 18:17  Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
Luke Esperant 18:18  Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
Luke Esperant 18:19  Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
Luke Esperant 18:20  Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
Luke Esperant 18:21  Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
Luke Esperant 18:22  Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
Luke Esperant 18:23  Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.
Luke Esperant 18:24  Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
Luke Esperant 18:25  Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
Luke Esperant 18:26  Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita?
Luke Esperant 18:27  Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.
Luke Esperant 18:28  Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.
Luke Esperant 18:29  Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,
Luke Esperant 18:30  kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
Luke Esperant 18:31  Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
Luke Esperant 18:32  Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;
Luke Esperant 18:33  kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.
Luke Esperant 18:34  Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
Luke Esperant 18:35  Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
Luke Esperant 18:36  kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.
Luke Esperant 18:37  Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
Luke Esperant 18:38  Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.
Luke Esperant 18:39  Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!
Luke Esperant 18:40  Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
Luke Esperant 18:41  Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
Luke Esperant 18:42  Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
Luke Esperant 18:43  Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.