Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ACTS
Prev Up Next
Chapter 27
Acts Esperant 27:1  Kaj kiam estis decidite, ke ni ŝipiru al Italujo, oni transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Aŭgusta kohorto.
Acts Esperant 27:2  Kaj enirinte en ŝipon el Adramitio, veturontan al la lokoj ĉe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko.
Acts Esperant 27:3  Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Paŭlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refreŝiĝi.
Acts Esperant 27:4  Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la ŝirmo de Kipro, ĉar la ventoj estis kontraŭaj.
Acts Esperant 27:5  Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio.
Acts Esperant 27:6  Kaj la centestro, trovinte tie ŝipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en ĝin.
Acts Esperant 27:7  Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (ĉar la vento ne permesis al ni atingi ĝin), ni veturis sub la ŝirmo de Kreto, apud Salmone;
Acts Esperant 27:8  kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.
Acts Esperant 27:9  Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojaĝo jam fariĝis danĝera, ĉar jam pasis la Fasto, Paŭlo avertis ilin,
Acts Esperant 27:10  dirante al ili: Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojaĝo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj vivoj.
Acts Esperant 27:11  Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo.
Acts Esperant 27:12  Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri.
Acts Esperant 27:13  Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime.
Acts Esperant 27:14  Sed post mallonga tempo atakis nin el ĝi uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo;
Acts Esperant 27:15  kaj kiam la ŝipo estis kaptita kaj ne povis kontraŭstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.
Acts Esperant 27:16  Kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto, nomata Kaŭda, ni kun granda klopodo apenaŭ povis savi la boaton;
Acts Esperant 27:17  kaj suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la ŝipon; kaj timante, ke ni estos ĵetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj.
Acts Esperant 27:18  Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis elĵetadon;
Acts Esperant 27:19  kaj la trian tagon oni elĵetis per siaj propraj manoj la ekipaĵon de la ŝipo.
Acts Esperant 27:20  Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda ĉirkaŭis nin, fine ĉia espero pri nia savo estis forprenita.
Acts Esperant 27:21  Kaj kiam ili jam de longe nenion manĝis, Paŭlo, stariĝinte meze de ili, diris: Ho viroj, vi devis aŭskulti min, kaj ne ŝipiri el Kreto, kaj ne suferi ĉi tiun difekton kaj perdon.
Acts Esperant 27:22  Kaj nun mi admonas vin esti kuraĝaj; ĉar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la ŝipo.
Acts Esperant 27:23  Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas,
Acts Esperant 27:24  dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi.
Acts Esperant 27:25  Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.
Acts Esperant 27:27  Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando;
Acts Esperant 27:28  kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn.
Acts Esperant 27:29  Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝiplmalantaŭo, kaj preĝis, ke tagiĝu.
Acts Esperant 27:30  Kaj kiam la maristoj serĉis rimedon forkuri el la ŝipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antaŭo,
Acts Esperant 27:31  Paŭlo diris al la centestro kaj la soldatoj: Se ĉi tiuj ne restos en la ŝipo, vi ne povas saviĝi.
Acts Esperant 27:32  Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj lasis ĝin defali.
Acts Esperant 27:33  Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn, ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion.
Acts Esperant 27:34  Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj.
Acts Esperant 27:35  Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi.
Acts Esperant 27:36  Tiam ili ĉiuj kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon.
Acts Esperant 27:37  Kaj ni ĉiuj en la ŝipo estis ducent sepdek ses animoj.
Acts Esperant 27:38  Kaj manĝinte ĝissate, ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron.
Acts Esperant 27:39  Kaj kiam plene tagiĝis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos surpeli sur ĝin la ŝipon.
Acts Esperant 27:40  Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo.
Acts Esperant 27:41  Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon; kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj.
Acts Esperant 27:42  Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru.
Acts Esperant 27:43  Sed la centestro, dezirante savi Paŭlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas naĝi, forĵetu sin unuaj kaj iru al la tero;
Acts Esperant 27:44  kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la ŝipo. Kaj tiamaniere ĉiuj saviĝis sur la teron.